En la baza gramatiko, la prianta vorto aŭ frazeto ĉiam staras, diriĝas, skribiĝas antaŭ la priata. La antaŭa vorto aŭ frazeto malvastigas la signifon de la malantaŭan:

– A-vorto staras antaŭ O-vorto. (ruĝa hundo).

– Prianta vorto en kunmetito staras en la antaŭa ono. (Birdkanto = birda kanto. Kantbirdo = kantanta birdo.) Tamen, en vortoj kaj frazoj el la ĉina lingvo, la ordo eble malas (kantbirdo = birda kanto) ĉar la ĉina lingvo gramatikas alie.

— Familia nomo staras antaŭ la persona nomo (ZAMENHOFO Ludoviko). El la homoj mondaj, estas la Zamenhofa (familia) Ludoviko. Alivorte, la nomo »Zamenhofo« malvastigas la specon de Ludovikojn; estas la Ludoviko el la pligranda grupo kiu nomiĝas Zamenhofo. Pri alilandaj nomoj, ankaŭ okazeblas ke la persona nomo diriĝas antaŭ la familia nomo eĉ en la japa lingvo, sed ĉi maniero eble konfuzigas.

– E-vorto staras antaŭ verbo. (rapide manĝas).

– Verbo staras ĉe la fino de la frazeto. (ruĝa hundo rapide manĝas).

– Se e-vorto prias tutan frazeton, tiam la e-vorto staras antaŭ la frazeto. (matene ruĝa hundo rapide manĝas).

– Se ekzistas kialo pri ia ago, la kialo staras antaŭe. (ĉar malsatas, matene la ruĝa hundo rapide manĝas).

— Citato staras antaŭ la citklarigaj vortoj »diris, opiniis, pensis« ktp. ("Mi ne manĝeblas sukeron", ĝi diris). Ĉi maniero ekzistas dukiale: Unue, la vortoj prias la diron. Kion oni diras dum cito montras la manieron pri kiel la cito diriĝis, do la tuta citfrazo estas kiel e-vorto. La »diras, opinias« la verbo. Due, la verbo (»diras«) ekzistendas ĉe la fino de la frazeto.

Ekzistas kelkaj neregulaj frazoj kiu pruntiĝis el la ĉina lingvo, kaj tiam la »diras, opinias« ktp starus antaŭ la citata frazeto. Tamen la japa maniero okazas pliofte.


Pripensu la esperantan:

»Lagfloro« signifus »laga floro, floro de lago, floro kiu kreskas ĉe lago«, sed »Florlago« signifus simile »flora lago, lago de floroj, la amaso de floroj kreskiĝis ĝis lago de floroj naskiĝis«. »Hunddomo« estus »domo de hundo, domo por hundoj«, sed »domhundo« estus »hundo de domo, hundo kiu kutime loĝas en domo«.

La antaŭa vorto malvastigas kaj prias la signifon de malantaŭan vorton. La japa lingvo funkcias same. Do a-vorto ĉiam ekzistas antaŭ o-vorto, kaj e-vorto ekzistas antaŭ verbo (krom kiam la frazeto aŭ kunmetita vorto elvenas la ĉina lingvo). Tamen en la japa lingvo ne ekzistas e-vortoj kaj a-vortoj, kaj ne ekzistas »la, tiu« ktp. Anstataŭe verboj, verbpecoj kaj o-vorto uziĝas kiuj nur loĝas en la »prianta« aŭ »priata« loko enfraze.

Kiam verbo ekzistas antaŭ alia vorto, la du vortoj ligas kune per nefiksa, nepreciza metodo. La antaŭa vorto prias la malantaŭan sed kiel ne vere scias oni.

Nur verbo finigas frazojn kaj frazetojn, krome kiam la tuta frazo ne diriĝas aŭ skribiĝas (samkiele la esperanta »saluton! bonan tagon!« kiuj estas mallongitaj frazoj). Do, kiam la verbo estas la malantaŭa vorto (o-vorto -> verbo; verbo -> verbo), nur signifeblas verboformon kaj ne signifeblas a-vorton aŭ e-vorton. Kiam antaŭas (verbo -> o-vorto; verbo -> verbo), signifeblas a-vorton aŭ e-vorton.

ひと み homo vidas

 ひと vidas homo
=vidanta homo. vidata homo. la homo kiu vidas. la homo kiu vidiĝas.

Ĉu estas la signifo »vidas, vidanta« aŭ »vidiĝas, vidata«? Nur onia ŝaĝeco kaj la ĉirkaŭparolo, ĉirkaŭskribo, aŭ ĉirkaŭokazoj klarigeblas se estas ĉi tiom simpla frazo. Alie, klarigaj vortoj uziĝas kiu estas nur mallongitaj, pratempaj vortoj kaj verboj.

うみ ふか maro profundas

ふか うみ profundas maro
=la profundanta maro. la maro kiu profundas.

ひと く homo venas

 ひと venas homo
= la venanta homo. la homo kiu venas.

ひと き homo venis

 ひと venis homo
= la veninta homo. la homo kiu venis.

ひと あ homo ekzistas

 ひと ekzistas homo
= iu. homo kiu ekzistas. ekzistanta homo.

ktp:

ゆき こと iris afero
= la afero pri ir'int'eco

 まじ こと ekzistas nedevas afero
= afero kiu devas ne ekzisti

おそろし ひ timas tago
= timata tago. la tago kiam oni timas.


Elĉinaj frazetoj, pratempaj frazetoj kaj kelkaj kvaronverboj (verbpecoj) igas ke la vortordo ne laŭas la suprajn regulojn. Se oni ja'igas frazon, la ordo alieblas.