Verbformoj finas per »-as, -is, -us, -os, -i« esperante, kaj disigas ideon, okazon, ktp laŭtempe aŭ laŭ ĉeseco:

is = plenĉesis
as = ne jam plenĉesis
os = ne jam komencis, do ankaŭ ne plenĉesis
us = nur komencos se io alia komencas aŭ okazas antaŭtempe, do ankaŭ ne plenĉesis
i = montras verbecon sed ne klarigas la tempecon kaj ĉesecon.

Oni ofte malplilongigas verbojn. Ekzemple, »bela estas, varme estas, hundo estas« iĝas al »belestas, varmestas, hundestas« kaj plue al »belas, varmas, hundas«. La vera signifon scias oni per la ĉirkaŭokazoj, ĉirkaŭparoloj kaj ĉirkaŭtekstoj.

Verbo mem estas kunmetito de signifigaj vortoj (bel, varm, hund) kaj gramatikigaj vortoj (a, i, o, u, s). Similo okazas pri la japverboj. Preskaŭ ĉiuj verbformoj kaj gramatikeroj elvenas kunmetita, mallongita frazeto aŭ vortovico.

»*«

Ekzistas tri ĉefaj verbspecoj en la japa lingvo.

1. La plenverbo prias agojn kaj ne statoj. Agoj ĉiam bezonas temppason. Ekzemple, »mi parolas, manĝas, uzas, dormas, fumas, vivas«. Se tempo ne ekzistas, tiuj agoj ne fareblas kaj ekzisteblas. La plenverbo signifeblas »iĝ, ig« interne, samkiale, ĉar iĝ kaj ig montras agojn aŭ tempaĵojn.

Ŝanĝo de unua al dua stato (malseka -> sekigas; trankvilas -> maltrankviliĝas) bezonas tempon. Plenverboj finas per la u-sono en la »ne plenĉesis« (-as, -os) formo.

2. La »duonverbo« ne enhavas ĉiajn verbformojn kompare ol la »plenverbo«, kaj ne enhavas la signifojn de »ig, iĝ« sed nur enhavas »estas«. Duonverbo signifas nur pri statoj, do ne signifas agojn. Ekzemple, »bluestas, trankvilestos, malvarmestis«.

Tempo ne pasendas por esti blua, ĉar la stato de blueco ekzistas eĉ sen moveco kaj tempeco. Por signifi »iĝ, ig« alia verbo, vortovico ktp uziĝas. Duonverboj finas per la i-sono en la »ne plenĉesis« formo.

3. La »kvaronverbo« ne estas tuta kaj plena verbo ĉar estas tre mallongita verbo aŭ vortovico. Havas nur unu formon, kaj signifas nur la gramatikigon aŭ la signifigon — ekzemple, la n-formo kaj nte-formo estas kvaronverboj en la japa lingvo. Kelkaj kvaronverboj estas vere pratempaj o-vortoj, sed alie funkcias simile.

Kvaronverbo similas ol diri nur »bel« aŭ »nte« anstataŭe »belante«. Estas tre grava afero en la lingvo, ĉar klarigas la manieron pri kiel io okazas kaj rilatas.

»*«

• Verboj kiuj elvenas la japa lingvo estas nur o-vorto (signifiga vorto) kun gramatikiga vosto, kaj ĉi vosto ne estas vorto kiam sole, precize kiel la esperantaj »a, e, o, s« ne estas vortoj kiam sole.  Ĉar la o-vortoj treofte utilas ĉinliterojn, la vosto facile rimarkiĝas:

(Ne zorgu pri la vortsignifojn, nur la gramatikon. Oni ne lernas vortaron lernlibre sed travive.)

白 しろ blanko. 
 しろ blank[as, os].
Estas duonverbo, ĉar en ĉi tempformo peras la i-sonon (い, i).

見 み vido. 
 み vid[as, os].
Estas plenverbo, ĉar en ĉi tempformo peras la u-sonon (る, ḓu).

• Verboj kiuj elvenas aliaj lingvoj estas o-vortoj kun speciala postverbo kiu uziĝas nur al nejapaj vortoj. Malofte ĉi verbo manĝiĝas ete. Ekzemple, する estas la plejofta verbo pri nejapaj vortoj, sed foje aperas kiel nur す:

テニス= teniso. テニス する= tenis[as, os].
話= parolo. 話= parol[as, os].
Estas plenverbo.

»*«

Malfaciloj:

En la esperanta signifeblas oni »ig, iĝ, est« laŭsaĝe eĉ se la vortoj ne skribiĝas aŭ paroliĝas. Kiam oni diras »Mi manĝas«, la signifo estas »mi manĝigas ion«, sed »mi homas« signifas »mi homo estas«. Tiel ne ofte eblas oni en la japa lingvo.

Ni ankaŭ mallongigas pri aliaĵoj. Ekzemple, »vortaro, glaciaĵo« estas mallongitaj »vortsignifaro, kremglaciaĵo«. »Bonan tagon!« estas nur ia mallongita frazo (»Mi esperas ke ci ĝuas bonan tagon hodiaŭe!«).

Kelkaj esperuloj uzas nesaĝplenajn vortojn, ekzemple »ĝisdatigi«, por malklare signifi »freŝigi, novigi, redakti retpaĝon«. Kelkaj homoj komprenas »vendejo« kiel »tie mi vendas«, kaj aliaj homoj komprenas kiel »tie vendo okazas«.

La japa lingvo enhavas similajn aferojn kaj ofte ja tiuj estas la konfuzigoj kaj malfaciloj. Bona vortsignifaro klarigas ĉion sed tia libro ne nuntempe ekzistas en la esperanta aŭ la angla lingvoj.

———————

Ligiloj (skribonte):
1. Al la bazaj duonverbaj formoj.
2. Al la plenverbo.
3. Al la aliaj kvaronverboj.