Japlingve, ne ekzistas F, V, H, L, R. Plie, Ĉ, Ĝ, Ŝ ne vere ekzistas, kaj nur okazas nature en la buŝo dum kelkaj silaboj ĉar la sonoj ete aliiĝas kune. Litero kutime egalas pli ol unu sonon, do unu litero esteblas du aŭ tri sonoj. Ĉi tie estas la japa literaro, unue la glata litero kaj poste la malglata.

La glata uziĝas plejofte. La malglata uziĝas ofte (sed ne ĉiame) pri krioj, nejapaj vortoj kiuj ankaŭ ne elvenas la ĉina, sentoj, sonoj, ktp. Unu vorto skribiĝeblas per ne nur unu sistemo, sed la tuta vorto ĉiam skribiĝas per nur unu sistemo (ne nur duono da la vorto per la glataj, ekzemple).


あア いイ うウ えエ おオ
a
i
u
e
o
k, "g
かカ きキ くク けケ こコ
ka
ki
ku
ke
ko
s, "z
さサ しシ すス せセ そソ
sa
si (ŝi)
「si」
su
se [ŝi]
「se」
so
t, "d
たタ ちチ つツ てテ とト
ta
ti (ĉi)
tu (cu, tsu)
te
to
n
なナ にニ ぬヌ ねネ のノ
na
ni
nu
ne
no
b̭, "b,
°p
はハ ひヒ ふフ へヘ ほホ
 b̭a, ṷa
「ha」
 b̭i [ŝi]
「hi」
b̭u
「hu, fu」
b̭e, e
「he」
b̭o
「ho」
m
まマ みミ むム めメ もモ
ma
mi mu me
mo
j
やヤ

ゆユ
よヨ
ja (ia)
「ya」
(i)
ju (iu)
「yu」
(e)
jo (io)
「yo」
らラ りリ るル れレ ろロ
ḓa
「ra, la」
ḓi
「ri, li」
ḓu
「ru, lu」
ḓe
「re, le」
ḓo
「ro, lo」
わワ ゐヰ
ゑヱ
をヲ
 ṷa
「wa」
i
「wyi」
(u)
e
「wye」
o
「wo」
  んン っッ
ṋ (n, m)
「n, nn」
montras: paŭzeton,
ekkrion

Kutime, lernklase, oni lernus la aspekton de ĉi tiujn literojn dum unu septago (semajno). Do ne zorgu pri la malfacileco. La karto:

Ne ekzistas alia litero pri へ.

() signifas ke la sono aŭdiĝeblas tiel ĉar la malinteraj sonoj. Ekzemple, la I-sono movigas la lango al alia loko enbuŝe, do la S-sono loke aliiĝas (nur ete) kiam oni diras »SI«. Tiam la S preskaŭ iĝas al Ŝ ĉar la I levigas aŭ movigas la langon, kaj Ŝ estas tiom proksima loke.

[] signifas pri dialekta eldiro. ひ b̭i sonas pli al し si (ŝi) ĉefurbe, ekzemple, sed en aliaj dialektoj sonas kiel la kutima »b̭i«.

「」signifas la klavmanieron kiam oni peras la klavaron komputilan. Kompreneble, ne signifas la veran sonon. Ekzemple, por klavi »りリ ḓi«, tajpu »ri« aŭ »li«, sed la litero ne vere sonas kiel ri nek li.

Rimarku la grandecon: つっ ツッ

La malgranda っッ »tsu, cu« uziĝas por montri paŭzeton vortomeze (la paŭzo estas tiel longece kiel unu kutima silabo). Vortofine, aŭ frazfine, montras ekkrion. Antaŭtempe, plejkutime, la  つツ estis la sono kiu malaperis plejofte se oni ne eldiris kelkajn literojn, kaj la granda litero skribiĝis eĉ se la sono ne diriĝis. Sed tia afero konfuzigis. Posttempe, la granda, malglata ツ ekuziĝis, sed nuntempe oni nur uzas la malgrandajn literojn.

Klavu per du samaj, nevokalaj literoj:
tt = っt bb = っb kk = っk
alie: xtu = っ

Do, aŭtomate:
katta = かった カッタ
mitte = みって ミッテ
soppu = そっぷ ソップ

Unue, kelkaj esperantaj vortoj laŭlitere per la japa skribsistemo. Due, la informo pri la sonoj kaj eldiroj:

せか あみんだ かと くん あろも うそな。
セカ アミンダ カト クン アロモ ウソナ。
seka amiṋda  kato  kuṋ aromo  usona.

ばく ばなのん、ね ぬだん ほもん。
バク バナノン、ネ ヌダン ホモン。
baku  bananoṋ,  ne  nudaṋ   homoṋ.

おくぱ ぱぴりお すべ ぽんと。
オクパ パピリオ スベ ポント。
okupa   papiḓio  sube  ponto. (= papilio)

ぼたにかん ばねよん ね こんぱる!
ボタニカン バネヨン ネ コンパル!
botanikan  banejon  ne koṋpaḓu! (= komparu)

Vera japlingvo:

「……んっ」
»...«

「ま、まって」
»ma, ma te«

「やっ、けんし___……

「___はぁっ……」

 「どうして……、どうして……」

————————

Eldiroj:

Legu ĉi informon, eĉ se malinteresas. Por scii kial kaj kiel oni parolas, skribas, kaj la gramatiko neregulas, ĉi informo legiĝendas kaj oni sciendas iom pri sonfarado. La vokalaj sonoj en la buŝo estas simile ĉi tio:

strekaj (––) lipoj   ->  rondaj (O) lipoj
  i,j   b,p s ŝ  h u, ⇡ la lango altas en la buŝo
       ü
   e     ö,ø,œ o 
    ä,æ     å
       a        ⇣ enbuŝe malaltas la lango

Ĉi tiel vokaloj (la ruĝaj literoj) funkcias:

Ü (germane) ekzistas inter la U kaj E sonoj, do estas kunmetitido de la du vokaloj. Diru U per la lipoj kaj E per la lango, do diru UE EU tre malrapide kune kaj ie la sono Ü naskiĝas.

Samkiele, Ö, Ø, Œ (en la sveda, ktp) ekzistas inter E kaj O. Diru E per la lango, kaj O per la lipoj, aŭ EO tre malrapide, kaj Ö naskiĝas.

Ä kaj Æ (en la sveda, ktp) ekzistas inter E kaj A, tamen E ekzistas inter I kaj A. La islanda Æ estas klare nur AI, sed la sveda estas io inter AE, do ŝajnas ke la svedanoj iĝis senzorge pri la eldiro. Å ekzistas inter A kaj O.

Tiuj sonoj ne ekzistas japlingve, sed la sama metodo naskigis aliajn sonojn:
I kaj A -> E.
U kaj A -> O.
J kaj I samsonas (eĉ esperante) sed J estas pli mallonga kaj foje eldiriĝas per pliforta elspiro. Do en kelkaj kunmetitidoj, I iĝas al J ktp.
I kaj U -> B̭, Ŝ, S, Ṷ
M, N kaj G -> Ṋ

Ĉi tiel funkcias nevokaloj (verdaj literoj):

d, t p, b g, k z, s = ekzistas nur eta malsameco. D iĝas al T se oni nur elspiras kaj ne vere sonigas. Samkiele, P iĝas al B, kaj G iĝas al K. La lango kaj lipoj peras (aŭ preskaŭ peras) la saman lokon, sed la soniloj de la gorĝo sonas aŭ ne sonas dum la aeromovo aŭ elspiro. D, P, G, Z nomiĝas »per'voĉaj sonoj«. Kompreneble, T, B, K, S nomiĝas »nepervoĉaj sonoj«.

Foje dum nevokalo, la lango batas aŭ tuŝas lokon enbuŝe. Foje, spiro elvenas ia malgranda breĉo inter la lango kaj dentoj, aŭ la du lipoj. Se oni ŝanĝigas la lokon nur ete do aliiĝas la sono, sed foje ekzistas du aŭ tri kieloj pri diri la saman sonon. Ekzemple, la D kaj T sonoj de la angla lingvo ne fariĝas samkiele la D kaj T de la japa lingvo, do ekzistas almenaŭ du kieloj pri eldiri »T, D«. La angla ankaŭ enhavas du L-sonoj, sed denaska parolanto de la angla lingvo ne pripensas ĉi fakton, kaj se lernanto eldirus la nekorektan sonon, ne gravus.

La japaj eldiroj:

a - La lango restas ĉe la malsupro (ne leviĝas al la mezo!) enbuŝe.

i - La lipoj streĉiĝas flanke (— formata, linia formo), kaj leviĝas nur ete kiel rideto (bongrimaco). La lango leviĝas al la O-sona loko (preskaŭete ĉe la supro enbuŝe).

ji, je - La J-sono estas vere nur mallonga I-sono (eĉ esperante). Do J foje sonas kiel I, kaj JI (II) litero ne ekzistas. La JI (II) iĝas nur I kaj peras unu I-literon kiel いイ. La E-sono estas devene kunmetitido de I kaj A, do pratempe, E ne ekzistis. Do JE verus IIA, kaj tia litero ankaŭ neniam ekzistis. Anstataŭe uziĝas nur E-litero えエ.

u - En multaj lingvoj, ekzemple la angla kaj sveda, estas U la I-sono per tre O-formaj (rondaj) lipoj, kaj la lango samas kiel oni diras »I«. Japlingve, la lipoj ne tre rondas, kaj do la sono ekzistas ie inter I, U kaj H, U. Diru IHU-sonoj malrapidege, sed pri la H ne tiom aero elpuŝiĝas. Nun diru I(H)U, kaj preskaŭ ne diru la H-sonon. Nur kurbetu la lipojn, ne O-formigu.

ṷ - La U-sono, krom per nur elspiro (ne vera sonigo). Ekzistas la sama malsameco inter: d, t p, b g, k

ṷu - Ĉar Ṷ kaj U estas la sama sono, estus simile diri »td« kaj »sz«, do ne eblus klare soni kaj sonus kiel nur U. Do la ṶU litero neniam ekzistis.

b̭ - La tiel-nomata »mola B«, sed naskiĝas el B, U, Ṷ, I. Sonas simile H. Provu diri HJE (aŭ HJERNA se plifacilas) tre malrapidege. La lipoj preskaŭ fermiĝas dum la HJ sed estas pli malfermaj ol la B-sono (pri B, la lipoj tute fermiĝas). Aero elbloviĝas simile la H- kaj Ṷ-sono. Se ĉi konsilo ne funkcias, provu eldiri BU, BṶ. La lipoj proksimas sin kiel B, sed ankaŭ rondetas simile U kaj Ṷ, kaj la aero (ne vere »sono«) eldiras kiel la glateco de Ṷ, ne per la aeropuŝo de B.

Nun provu eldiri plirapide aŭ pli senzorge, kaj la HJ aŭ BṶ preskaŭ sonas kiel Ŝ aŭ fajfo ĉe la komenco. Do, laŭdialekte, la B̭ sonas pli al Ŝ kiam I-sono postas. Ankaŭ B̭ soneblas laŭdialekte pli al H, aŭ pli al F, sed neniam iĝas tute H, F.

———

Vidu denove la karton. Se la はハ komencas vorton, sonas kiel b̭a. Se mezas aŭ malkomencas, ofte sonas kiel ṷa. Do はか ハカ sonus kiel »b̭aka« sed かは カハ  kiel »kaṷa«. Simile, へ »b̭e« soneblas kiel nur »e«, ゑヱ ṷe ĉiam sonas kiel nur »e«, kaj multaj vortoj kiuj antaŭtempe finiĝis per ふフ »b̭u« nuntempe finiĝas per aliaj sonoj.

Ĉi afero okazas ĉar ambaŭ la b̭-sono kaj ṷ-sono estas nur elspiroj kaj ne vere pervoĉaj sonoj. Kiam ĉi tiajn sonojn malinteras aliaj sonoj voĉoperantaj, iĝas malfacile eldiri (rapide) ĉar la lipoj aŭ lango ne laŭ'us la precizan situacion aŭ lokon. La sonoj aliiĝas pli senpene, kaj nuntempe la skribmaniero taŭgas.

La ṷ-vico わゐゑを ワヰヱヲ:
Pratempe, ĉi vico eble ja sonis kiel »ṷa, ṷi, ṷe, ṷo«. Tamen ṷ estas nur la nepervoĉa (nur-elspira metodo) de »u«, do aliiĝis samkiale la b̭-sonoj. Nuntempe nur la sono de ṷa わワ ekzistas sed la literoj de la aliaj sonoj konserviĝis. Spite ke (ṷ)i ゐヰ kaj (ṷ)e ゑヱ preskaŭ neniam uziĝas nuntempe, ja ekzistas en kelkaj nomoj kaj malofte en nuntempaj fabeloj, retskriboj kaj retludoj ktp. Ankaŭ uziĝas en lernlibroj. Kelkaj tiel-nomataj »neregulaj aferoj« de la gramatiko vere regulas, sed laŭas la ideon de la tuta ṷ-vica ekzisteco. Do, eĉ se multaj aliaj lernlibroj ne pritekstas, la literoj ekzistas ĉi tie.

Antaŭtempe -> Nuntempe:

よひ ヨヒ job̭i -> よゐ ヨヰ joṷi -> よい ヨイ joi. (signifas »malmateno, vespero«)
うを ウヲ uṷo -> うお ウオ uo (fiŝo)
かふ カフ kab̭u -> はう カウ kau (aĉetas)
かをる カヲル Kaṷoru -> かおる カオル Kaoru (estas nomo).

くわ クワ kaṷa -> か カ ka
いふ イフ ib̭u -> ゆう ユウ juu (J estas nur mallonga I)

Lernlibre aŭ antaŭtempe:
ウヰスキー うゐすきー whisky (angle: viskio. alkohola speco)
ヱスト ゑすと west (angle: maloriento)

——

s, ŝ - Ne estas la Ŝ-sono de la angla lingvo (kiu naskiĝas pli al la dentoj) sed ekzistas svede. Soneblas kiel siblo. La lango kuŝas ĉe la supro de la buŝo kaj ekzistas ie inter I kaj U, kaj H loĝas proksime. Kredeble ci jamhazarde eldiris la sonon dum la HJE. Se ne, provu SI kaj konservu la langon tuŝante la supron enbuŝe (simile S), sed movu la langon tre malrapide de ciaj dentoj al cia gorĝo, ĉiam tuŝante la buŝan karnon, kaj ie ĉirkaŭmeze naskiĝas Ŝ-sono. La S-sono estas ĉi Ŝ sed la lango estas treete pli al la dentoj ol la Ŝ.

Ĉar la I-sono movigas la langon ete al la gorĝo, S kiam antaŭ I soneblas kiel Ŝ, sed ĉi afero okazas pli senpene.

t, d - La lango pusiĝas kontraŭ la dentojn, ne la dentokarnon. (La angla T, D kontraŭas la karnon sed multaj aliaj lingvoj jam kontraŭas nur la dentojn). Samkiale la S -> Ŝ, la TI sonas pli kiel ĈI ĉar la postanta I-sono movigas la langon ete. Estas nur natura afero se oni parolas senzorge.

ḓ - Faru la D-sonon, sed la loko de la lango enbuŝe interas D kaj Ĝ (pliproksime Ĝ). Laŭdialekte, direblas japano pli al Ĝ, aŭ pli al D, sed la sono neniam iĝas tute Ĝ nek D kaj la lango ĉiam sonigas per la D-metodo (ne la T- aŭ Ĝ-metodo). Japanoj ankaŭ direblas la R-sonon samkiele multaj eŭropaj lingvoj, sed tia sono ofte ŝajnas neĝentila, kaj foje tre neĝentila, do diru nur la DĜ sonon. Vere ne estas malfacila sono, se oni eldireblas Ĝ kaj D.

ṋ んン - Naskiĝis de MNG. Provu malrapide diri P, B, M. Nun T, D, N. La lango estas samloke dum la tri sonoj, sed malsamas pri kia maniero la sono fariĝas. P kaj T estas nur elspiroj. B kaj D peras la voĉon. M kaj N peras ete la nazon. K, G, Ṋ samas: Ṋ estas preskaŭe la pernaza sono de K kaj G. La sono diriĝeblas eĉ se oni malfermigas la buŝon vaste, ĉar nur la gorĝo kaj lango sonigas, ne la lipoj. Ĉi sono ekzistas en la angla, germana, islanda ktp (angle: ankle, young, wrong. svede: ung).

Pratempe, ĉi litero kaj sono estis nur »mu むム«, kiu montris la estonecon pri verboj. Kredeble la sono naskiĝis ĉar U kiu finas vorton ofte ne tute diriĝas, kaj GA estas vorteto kiu ekzisteblas poste verbo dum nesimpla frazo por signifi simile »sed, tamen«. Do la verbfino kaj vorto soneblus simile kiel »...MGA«.

Ĉar Ṋ estas simile miks'ido de P, B, M, T, D, Ḓ, K, G, N la sono de Ṋ soneblas alie laŭe la ĉirkaŭaj sonoj. Do »seṋpai せんぱい センパイ« aŭdiĝeblas kiel »sempai«, sed estas nur natura okazo ĉar Ṋ kaj P trosimilas loke, kaj Ṋ similas M. Ne estas vera »M«.

Samkiale, kiam Ḓ-a silabo antaŭas pri N-a aŭ M-a silabo, la du kune foje fandiĝas buŝe (kaj gramatike) al nur la Ṋ-sono. Kiam pervoĉa sono antaŭas, la nepervoĉa sono voĉiĝeblas:

toki toki ときとき トキトキ -> toki doki  ときどき トキドキ
La antaŭa I estas pervoĉa sono, sed la malantaŭa T ne estas, do la T iĝas al sia pervoĉa formo D.

uḓita うりた ウリタ -> uṋda うんだ ウンダ
La nepervoĉa Ḓ trosimilas la pervoĉa Ṋ, kaj la antaŭa u-sono pervoĉas. Samkiale, la T -> D.

nomita のみた ノミタ -> noṋda のんだ ノンダ
La situacio de la buŝo kaj lango dum la O-sono alisonigas la M-on al Ṋ, kaj la I- kaj T-sono nediriĝas (ĉar plifacilas rapide diri ṊDA ol ṊITA).