freŝiĝis: 2015.10.31

Ekzistas kelkaj ĉefaj disoj japanlingve.

• Unue, bestoj kaj nebestoj (plantoj, ŝtenoj, ideoj ktp) ne samas. Homoj kaj aliaj bestoj (hundoj, birdoj) nesamas.

Due, »mi, ni« kaj »ci, vi, ĝi, ili...« ne samas. Ete, viroj kaj inoj ne samas, sed ĉi afero rilatas plejparte al la »mi kaj ci ne samas« (mi viras kaj ne samas ol ci, kiu inas).

Trie, se dubeto aŭ duondubo ekzistas,  jes ja ekzistas. Ekzemple, la lingvo ne vere enhavas la os-formon. Anstataŭe, la »necerta, ebla« formo uziĝas, ĉar oni ne vere scieblas pri estontojn.

Kvare, se plimallonga metodo ekzistas pri paroli kaj skribi, uziĝas, krom al homoj kiuj ne devas pensbarakti pri la signifojn. Do al amikegoj kaj familianoj, kiuj kredeble jam scias pri ciaj pensoj kaj intencoj, uziĝas mallongaĵojn. Al nekonuloj kaj merituloj, (la homoj kiuj oni deziras respekti per montri ke pligranda sumo da onia tempo malŝpariĝas por ili), la plilongaj formoj uziĝas.

• Kvine, la pensmetodo de japano venas el alia lingvo kaj lando ol cia. La demandoj kaj respondoj esteblas alie ol de cia kutimeco.


Pratempe en la japa lingvo, unu esprimo estis unu frazo eĉ se la frazo iĝus longega. »Ĉi ovo malfreŝas. Mi ne manĝeblas ĝin.« per du frazoj ne diris oni, kaj anstataŭe diriĝis: »Ĉi ovo malfreŝante, maebla ne estas.«

Trelongaj frazoj ekzistis kaj la leganto aŭ aŭskultanto sciis nur laŭsaĝe pri kie kaj kiam la frazeto finis. Tial la nuntempa gramatiko estas nur multego de mallongitoj por plifaciligi la parolon. »Oni ne scias« iĝis nur »nescias«, kaj »belo estante estas« iĝis nur »belantas«. »Ĉi a maniero estas« iĝis nur »ĉi tia«. Tamen, la signifoj de la plilongaj formoj plejofte ankoraŭ restas nuntempe.

Sama afero ekzistas en la esperanta. Kiam ni diras »vortaro, glaciaĵo« vere signifas ni »vortsignifaro, kremglaciaĵo«, kaj spite ke la vortoj ne diriĝas, la plilongaj signifoj restas eĉ en la nova, mallongita formo. Kiam ni diras »ruĝas«, vere signifas ni »ruĝestas« kaj tiel »ruĝo estas, ruĝa estas, ruĝe estas«. Kompreneble, scii la longajn formojn plifaciligas la lernadon. Tial en ĉi retlibro penas mi klarigi ĉion.

Mi parolas la anglan lingvon denaske. La japa lingvo ne tre malfacilas, spite ke miaj samlingvanoj opinias tiele — estas treege plifacila lingvo ol la angla. Preskaŭ ĉio lerniĝas facile kaj senpene eĉ se onia denaska lingvo estas tre nesama, sed nur se oni konas korekte la signifojn kaj kialojn pri la gramatiko. Nuntempaj anglaj lernlibroj ne instruas pri ĉi tiaj informoj — anstataŭe kreas ili malkorektaĵojn pri kiel la japa lingvo funkcias (por laŭigi tiel la angla lingvo mem funkcias). Ili nur malfaciligas la lingvon kaj konfuzigas la lernanton.

Homoj de aliaj lingvoj ofte pruntas informon el la angla, kaj uzas anglajn vortsignifarojn, ĉar supozas ke »la angla estas tre granda lingvo, do enhavas plibonan informon« sed ne scias ke la pruntata informo estas misplena. Anglanoj plejofte ne vere bezonas lerni alian lingvon ĉar la angla estas tiom granda, do ne scias kiel instrui, lerni kaj klarigi.

En la japa, vere ekzistis nur verboj kaj o-vortoj. Ĉiu aliaĵo (a-vorto, e-vorto ktp) estas nur o-vorto, verbo, aŭ mallongita verbo, vortovico, frazeto. Eĉ verboj ofte disiĝas al pecoj kiuj ŝajnas kiel nur o-vortoj. »A-vorto, e-vorto« estas nur facilaj tradukoj kiuj ofte uziĝas ĉar la angla lingvo preskaŭ ĉiam klarigas tiel.

Vortoj kiel »la, ke, kiu, kaj, oni« ne vere ekzistas kaj la lingvo peras aliajn metodojn por signifi. »Frapi oniajn manojn, frapi la manojn« iĝas nur »frapi manojn«. Longaj vortoj ĉiam estas kunmetidoj, precize kiel en la esperanta. Tial la tuta lingvo estas nur la samaj vortoj kaj gramatikeroj ree kaj ree, kaj la sumo ne grandas. Signifante, la baza gramatiko ne estas nur baza sed estas la plejparto el la tuta lingvo.

Ne vere ekzistas j-formoj, kaj la vortoj »mi, ci, ili« ne ofte uziĝas. La sekso kaj kiomo pri homoj, bestoj, ktp klariĝas nur laŭbezonege.


En la baza gramatiko, la prianta vorto aŭ frazeto ĉiam staras, diriĝas, skribiĝas antaŭ la priata. La antaŭa vorto aŭ frazeto malvastigas la signifon de la malantaŭan. Ekzemple:

– La tiel-nomata a-vorto staras antaŭ O-vorto. (ruĝa hundo).

– Prianta vorto en kunmetito staras antaŭe. (Birdkanto = birda kanto. Kantbirdo = kantanta birdo.) Tamen, en vortoj kaj frazoj el la ĉina lingvo, la ordo eble nesamas (kantbirdo = birda kanto) ĉar la ĉina lingvo peras alian gramatikon.

— Familia nomo staras antaŭ la persona nomo (ZAMENHOFO Ludoviko). El la homoj mondaj, estas la Zamenhofa familia Ludoviko. Alivorte, la familinomo »Zamenhofo« malvastigas la specon pri la  Ludovikoj.

Pri alilandaj nomoj, ankaŭ okazas ke la persona nomo diriĝas antaŭ la familia nomo eĉ en la japa lingvo, sed ĉi maniero eble konfuzigas.

– La tiel-nomata e-vorto staras antaŭ verbo. (rapide manĝas). Verbo staras ĉe la fino de la frazeto. (ruĝa hundo rapide manĝas). Se e-vorto prias la tutan frazeton, tiam staras antaŭ la frazeto. (matene ruĝa hundo rapide manĝas).

– Se ekzistas kialo pri ia ago, la kialo staras antaŭe. (ĉar malsatas, matene la ruĝa hundo rapide manĝas).

— Citato staras antaŭ la citklarigaj vortoj »diris, opiniis, pensis« ktp. (»Mi ne manĝeblas sukeron«, ĝi diris). Kial? Kio diriĝas dum cito prias la citmanieron, do la tuta citfrazo estas kiel e-vorto. La »diras, opinias« estas la verbo, kaj verboj ekzistas ĉe la fino de frazeto.

Ekzistas kelkaj neregulaj frazoj kaj vortoj pruntite el la ĉina lingvo, kaj tiam periĝas alia vortordo. Plie, en la nebaza gramatiko ekzistas kelkaj helpvortoj kiuj kvazaŭdisigas la frazon por movi la frazerojn al alia loko. Kompreneble, homoj ankaŭ ne ĉiam diras per tutaj, plenaj, pensplenaj frazoj do foje la verbo aŭ o-vorto ne diriĝas.


Pripensu »bonkialo« kaj »kialo kiu estas bona«. »Fumĉambro« kaj »la ĉambro kie oni fumas«. La du samsignifas. En la japa, la signifo de tia »kiu, kie, -a, -e« ofte naskiĝas per vortordo kaj aliaj metodoj. Ĉi tiel, du vortoj kune signifas pri nur nepreciza kunsignifo. Oni klarigas per aliaj vortoj aŭ per la ĉirkaŭparolo ktp:

homo nescias -> (samsignifas)
nescias homo -> ne'sciata ne'scianta homo.

homo venis -> (samsignifas)
venis homo -> venita veninta homo.

La ĉirkaŭteksto, ĉirkaŭparolo, ĉirkaŭokazo ktp klarigas pri se estas -ta aŭ -nta.

nekomprenas afero -> nekomprenata afero.
loĝas landloko -> loĝata landloko.

Laŭsaĝe, aferoj ne komprenas kaj lokoj ne loĝas, do la signifo estas -ata kaj ne -anta.

timas tago -> timata tago. la tago kiam oni timas.

bela estante homo -> belanta homo -> bela homo.
lego estante finiĝis libro -> legfinita libro -> legita libro.

aŭskultu kiam diras temp'loke -> kiam (mi) diras »aŭskultu«.

edzino temp'loke iro volas -> volas iri al la tempo kiam (mi) estos edzino -> volas edziniĝi.

radoveturilo en'estante iras -> tiam iras estas en radohavanta veturilo -> iras per aŭto -> aŭte iras.

iris afero -> irinta aŭ irita afero -> la afero pri irinteco aŭ iriteco.

ekzistas nedevas afero -> ekzist'nedevanta afero -> afero kiu devas ne ekzisti.


La ulo, aĵo ktp kiu verbas (alivorte, la »-nto« de la frazo) nur diriĝas laŭbezone. Plejofte oni bezonas klarigi pri »kiu havas?«. Alilingvuloj ofte misuzas la »mi, ci, vi, ili...« vortojn ĉar en iliaj lingvoj, oni diras tiel senbezone. Ekzemple:

(きみ は かさを) わすれた か。
(kimi ṷa kasao) ṷasuḓeta ka.
= (ci — umbrelon) malmemoris ĉu.
= ĉu ci forgesis la umbrelon? ĉu ci malmemoris cian umbrelon?

Oni ja scius per la ĉirkaŭokazoj ke la homo parolas al »ci« kaj pri »la umbrelo«. Kredeble dum ĉi parolo la proksimaj homoj tenus umbrelojn kaj »ci« estus malseka. Do la parentezaj vortoj ne diriĝus kaj la frazo dirata estus:

わすれた か
ṷasuḓeta ka
= ĉu malmemoris?

Se oni dirus la tutan frazon, enhavante »la umbrelon« kaj »ci«, la signifo iĝus »ĉu estas ja ci kiu malmemoris umbrelon?«

(あなた)  いらっしゃい ます か
(anata) iḓa-ŝai masu ka
= (ci) iras ĉu?
= ĉu ci iras?

Samkiele, ĉifoje se diriĝus la »あなた, ci«, la signifo iĝus »ĉu estas ja ci kiu iras?«. Sen la vorto, signifus nur »ĉu iras?«.

Por klarigi sen rekte diri »mi, vi...«, nesamaj vortoj uziĝas por signifi pri la aferojn, aĵojn ktp de alia homo ol de la parolanto kaj skribanto. Ekzemple:

かお が あかい
kao ga akai
= vizaĝo ruĝas.
= mia vizaĝo ruĝas.

 かお が あかい
o kao ga akai
= alia homa (cia, via, ĝia, ilia ktp) vizaĝo ruĝas.

Ĉi »お o« vere nur signifas pligrandan ĝentilecon, sed oni estas pliĝentila al la aferoj kaj objektoj de alia homo.

Japlingve, malprecizeco bonas. Akraj, precizaj vortoj dolorigas homojn. Dolorantaj homoj faremas malbonaĵojn. Esperanto direblas »necesejo« anstataŭe »tualetejo, manlavejo, banejo, urinejo, fekejo«, kaj la japa lingvo similas.

Tiel, mia domo estas »domaĉo«, sed la domo de alia homo estas »belega palaco«. Mia virpatro estas »virpatro«, sed cia, ĝia ktp patro estas »severa virprinco«. Mi estas servisto, kaj ci estas tiom respektinda kaj timinda ke mi nur rigardeblas al la planko sub ciaj piedoj, ĉar ne eĉ rigardeblas al cia vizaĝo.

Kompreneble, tiaj signifoj ne laŭvortas. Ne vere signifas mi ke mia domo estas domaĉo. Oni ne vere signifas »honorinda teo« aŭ »malfia domo«, nur »via teo« kaj »lia domo«. Estas nur eroj de gramatiko kaj ĝentileco.

Averto: Lernanto preskaŭ ne lerneblas lingvon per nur lernlibro. Vidu la televidilon, legu bildfabelojn kaj librojn, ktp, kaj kutimiĝu la veran lingvon. Ekzemple:

これ から ふろを つかい ましょう
ĉi-tio malĝise banon uzo kredeble-estas
= poste ĉi tio uzos la banon

Kiu banos? Kredeble la parolanto mem, ĉar bano estas (pliofte) privata afero. Do ni scias ke la frazo veras »mi banos poste ĉi tio«. Kio estas »ĉi tio«? Nur la ĉirkaŭokazo, ĉirkaŭ parolo ktp klarigas.