LA AVENTUROJ DE ALICO 
EN MIRLANDO
kun kvardek du ilustraĵoj



ĈAPITRO I
Kuniklotruen

Aliso nun komencis lacegiĝi de sidi apud sia fratino surborde, kaj de la senokupo: unu-, dufoje ŝi eklegetis la libron legatis defratine, sed tiu enhavis nek bildojn nek interparolojn, ›kaj ja senutilas libro‹ pensis Aliso, ›kiam sen bildoj kaj interparoloj‹

.

Do ŝi ideis sin (laŭpove, ĉar la tagovarmeco igis dormovolon kaj malsaĝecon), ĉu la plezuro pri fari lekantetaĵon indus la penon pri memlevi kaj pluki la lekanetojn, kiam subite Blanka Kuniklo kun palruĝaj okuloj preterkuris proksime ol ŝi.

Tiu ne ja /ege/ rimarkindis; kaj Aliso ne opiniis ke ja /ege/ strangis kiam aŭdis la Kuniklon dirante sin, »Ho ve! Ho ve! Mi malfruiĝos!« (kiam ŝi memoris post ol, opiniis ke rimarkindis, sed siatempe la afero ŝajnis malstrangega); sed kiam la Kuniklo fakte ja /malpoŝis tempilon elveŝte/, kaj legis tiun, kaj tiam kurdaŭris, Aliso ekstaris, ĉar ekpensis ke ŝi ne iam antaŭe vidis kuniklon havante veŝtopoŝon, aŭ tempilon detie, kaj scivolege, ŝi kuris transkampen ĉasante ĝin, kaj feliĉinde ĵus vidis ĝin ek'en grandan kuniklotruon subheĝe.

Post iameto ĉas'sekvis Aliso, senpensinte pri ja kiel reeltruiĝos.

La kuniklotruo rekte vojis kiel tunelo dum iom da iam, kaj tiam ekturnis malsupren, tiom eke ke Aliso ne eĉ peneblis halti sin antaŭ ol falkomenci en profundegan puton.

La puto tre profundis, aŭ ŝi falis tre malrapide, ĉar ekzistis sufiĉego da tempo dum la subiro por ĉirkaŭrigardi kaj mirimagini pri kio sekvos. Unue, ŝi penis suben'vidi por klarigi kien venos, sed tro mallumis por videbli ion; tiam ŝi rigardis putmuren, kaj rimarkis ke tiuj plenitas de tasejoj kaj librejaj bretaroj; kelkloke ŝi vidis landkartojn kaj bildojn pendante sur kroĉonajloj. Ŝi enmangis botelegon de unu el la bretoj dum preterfalo; ĝi tekstis »ORANĜA SUKERFRUKTOKAĈO«, sed malĝojige al ŝi jam malplenis: ŝi ne kuraĝis faligi la botelon ĉare timo pri morti iun subantan, do sukcesis entaseji ĝin dum preterfalo.

›Nu!‹ pensis Aliso sin, ›post falo tia ĉi, mi netimos al falruli ŝtupare! Kiom bravulo, la hejmanoj opinios min! Ho, mi ne iom plendus eĉ se forfalus de la domĉapelo!‹ (Tiu tre kredindis.)

Suben, suben, suben. Ĉu la falo ne ja /iam/ ĉesos! »Mi scivolas pri kiom da mejlojn mi trafalis ĝis nun?« ŝi diris pervoĉe. »Mi kredeble komencas proksimi al la terocentro. Nu do: tie estus kvar mil meljoj entere, mi supozas—« (ĉar, komprenu, ke Aliso jam lernis kelkaĵojn tiajn dum kurseroj lerneje, kaj spite ke ĉi okazo ne ja /tre/ taŭgis al ***pufparoli*** pri la lernitoj, ĉar ne ekzistis ulo aŭskultebla, ankoraŭ bonekzerco estis) »—jes, tiom preskaŭĝustas—sed nun mi scivolas pri kiujn Larĝogradon kaj Altogradon mi jam venis?« (Aliso tute ne scias kion Larĝogrado kaj Altogradon estas, sed opinias tiujn vortojn kiel belaĵoj.)

Iam ŝi rekomencis. »Mi scivolas se falos ja traterglob/en/! Kiom ridindo ĝi ŝajnos, elteriĝi kaj vidi tiujn homojn kiuj piediras kun la kapoj ĉetere! La Kontraŭpatioj, mi kredas—« (ŝi nun tre gladis al ke ne iu aŭskultadis, ĉar tiu tute ne ŝajnis kiel la ĝusta nomo) »—sed mi devos demandi tiujn pri kiel nomas la lando, komprenu. Pardonu, Sinjorin', ĉu ĉi lando estas Aotearo-lando (Novzelando) aŭ Aŭstralilando? (kaj ŝi penis genuflekssaluti dumparole—imagu ja /genuflekssaluti/ dumfalante! Ĉu ci kredas ke oni sukcesis?) »kaj kiom sensciulineto ŝi opinus min ĉare la demando! Ne, ne funkcius demandi: eble mi vidos la nomon skribite ĉe ie.«

Malsupren, malsupren, malsupren. Ne ekzistis ia okupilo, do Aliso baldaŭ rekomencis paroli. »Dajno sopiros min ĉinokte, mi supozas!« (Danjo nomis la kato.) »Mi esperas ke ili memoros pri ŝia telereto kun lakto ĉe la meztaga tetempo. Dajno, kara! Mi volas cin esti ĉi tie kun mi! Ne ekzistas musoj for de la tero, malfeliĉige, sed ci eble kaptos flugmuson, kaj tiuj tre similas musojn ĉu ne. Tamen ĉu katoj manĝas flugmusojn?« Kaj nun Aliso ekdormvolis, kaj daŭre diris sin, malklare kiel sonĝo, »Ĉu katoj manĝas flugmusojn? Ĉu katoj manĝas flugmusojn?« kaj foje, »Ĉu katojn manĝas flugmusoj?« ĉar, komprenu, ke ŝi ne sciis ambaŭ maldemandojn, do ne gravis kiu demandiĝis. Ŝi sentis ke ŝi preskaŭ dormis, kaj tiam nur komencis sonĝi ke piediris mankune kun Dajno, kaj diris al ŝi tre serioze, »Nu Dajno, diru min vere: ĉu ci iam manĝis flugmuson?« kiam neatendite, tump tump tump planken ŝi falis sur amason de branĉetoj kaj sekaj folioj, kaj la falo finiĝis.

Aliso ne eĉ iom vundiĝis, do ŝi saltis stari tuje: ŝi rigardis supre, sed ĉio tie mallumis; antaŭloke ol ŝi ekzistis alia longa irejo, kaj la Blanka Kuniklo ankoraŭ vidiĝeblis dum li sin'urĝis tra ĝi. Ne ekzistis kromtempo: alkuris Aliso rapidege, kaj preskaŭ ne aŭskuleblis al ĝi diri, dum sia turniro ĉirkaŭangulanta, »Ho miaj oreloj kaj **buŝharoj**, kiom mi malfruiĝos!« Ŝi estis proksima al ĝi kiam ŝi angulis, sed post ol tiam la Kuniklo ne nun vidiĝeblis: ŝi **trovis sin** en longa, malalta **hall** lumate de lampoviĉo pendanta ĉe la malplanko.

xxxxxxxxxxxxx

Ĉirkaŭ la halo estis pordoj; sed ĉiuj estis fermitaj. Alicio do marŝis laŭ unu flanko kaj remarŝis laŭ la alia penante malfermi la pordojn; sed ĉiu el ili estis ŝlosita, kaj Alicio malĝoje marŝis laŭ la mezo kaj demandis al si, ĉu ŝi jam neniam povos eliri la halon.

Subite ŝi rimarkis antaŭ si tripiedan tableton faritan el vitro, kaj jen! kuŝis sur ĝi unu ora ŝlosileto. Tuj la ideo frapis ŝin ke ĝi nepre apartenas al iu el la halpordoj. Sed ho, ve! aŭ la seruroj estis tro grandaj, aŭ la ŝlosileto tro eta, ĉar neniun el ili ĝi malfermis. Tamen, ĉirkaŭirante la duan fojon, ŝi venis al malalta kurteno, kiun ŝi antaŭe ne rimarkis, kaj malantaŭ la kurteno, jen malgranda pordo alta je kvardek kelke da centimetroj; ŝi enŝovis la oran ŝlosileton, kaj (ho, la ĝojo!) ĝi taŭgis.
Malferminte la pordeton, Alicio trovis ke ĝi kondukas en koridoreton ne multe pli ampleksan ol ordinara rat-tunelo. Starigante sin sur la genuoj, ŝi direktis la rigardojn,—tra la koridoreto—en—la plej belan ĝardenon, kiun oni povas imagi. Ho! kiel ŝi sopiris eliĝi tiun malluman halon, kaj ĉirkaŭvagadi inter jenaj helfloraj bedoj kaj dolĉaj fontanoj! Sed tra tiu pordeto ŝi ne povus trairigi eĉ la kapon! "Kaj eĉ se la kapo bone trairus," ekpensis nia kompatinda Alicio, "tre malmulte utilus tio sen la ŝultroj! Ho, se mi nur havus la kapablon teleskopiĝi. Eble mi povus, se nur mi scius kiel oni komencas la klopodon?" Ĉar tiom da eksterordinaraj aferoj jam en tiu tago okazis ĉe ŝi, Alicio ja komencis kredi ke neebla estas preskaŭ nenio. Kompreneble neniel utilus staradi ĉe la pordeto, sekve ŝi reiris al la tablo kun la ekespero trovi sur ĝi alian ŝlosilon, aŭ eble libreton pri la arto teleskopiĝi; ĉi tiun fojon ŝi trovis sur ĝi boteleton ("kiu certege ne kuŝis tie antaŭe," diris Alicio) kun surskribaĵo, ligita ĉirkaŭ la kolo, havanta la vortojn TRINKU MIN per belegaj grandaj literoj surskribitajn.

"Tre facile estas diri 'Trinku min'" pensis la saĝulineto, "sed mi ne faros tion krom post plena esploro. Mi unue rigardu por vidi ĉu oni surskribis ĝin per 'veneno.'" Ĉar ŝi ja antaŭe legis kelke da bonmoralaj rakontoj pri infanoj kiuj aŭ mortbruliĝis, aŭ estis englutitaj de sovaĝaj bestoj, aŭ suferis diversajn aliajn malagrablaĵojn nur simple pro tio, ke ili ne volis atenti ian facilan regulon de la amikoj ofte instruitan, tian ekzemple kia estas la regulo ke brilvarmega fajrilo povas brulvundi la manon, se oni ĝin tenas tro longe; ankaŭ tio ĉi, ke se oni tre profunde tranĉos la fingron, ĝi kredeble sangos; kaj neniam ŝi forgesis ke se oni trinkos multe el botelo markita per 'veneno,' preskaŭ certe estas ke pli malpli frue ĝi malordigos la internaĵon.

Do, certiĝinte ke ĉi tiun botelon oni ne markis per 'veneno', Alicio kuraĝis gustumi la enhavon. "Ja, tre bongusta ĝi estas," diris ŝi. (Ŝajnis al ŝi esti rava miksaĵo farita el ĉeriztorto, sukerita ovaĵo, ananaso, butersukeraĵo kaj rostita buterpano. Do ne mirinde estas ke tre baldaŭ la boteleto malpleniĝis!)

"Ho, kian strangan senton! mi ja nepre teleskopiĝas!" Kaj fakte ĝuste tio okazis. Ŝi havis jam malpli ol tridek centimetrojn da alteco. Ŝia vizaĝo heliĝis, ĉar nun ŝi havas altecon ĝuste taŭgan por transiri la pordeton en tiun belegan ĝardenon. Tamen ŝi decidis atendi ankoraŭ kelkajn momentojn por sciiĝi ĉu ŝi malkreskos plue. Ŝi sentis pri tio kelkan timon, "ĉar"—diris ŝi—"povas okazi ke mi malkreskos ĝis nulo, same kiel kandelo. Kian aspekton mi havus en tiu okazo?" Kaj ŝi penis imagi al si la aspekton kiun kandelflamo havas post kiam oni estingis ĝin!

Post iom da tempo, rimarkinte ke nenio plu okazas, ŝi decidis tuj iri en la ĝardenon. Sed ho ve! alveninte al la pordo, ŝi eltrovis ke ŝi ne havas la oran ŝlosileton; kaj irinte returne al la tablo por reposedi ĝin, (jen alia eltrovo!) ŝi tute ne povis atingi ĝin. Vidi ĝin tra la vitro ŝi povis tre bone, kaj penegis grimpi sur unu el la tri piedoj; sed ĝi estis tro glitiga; kaj fine, ellaciĝinte per la vana klopodado, la kompatinduleto sidiĝis sur la planko kaj ekploris.
"Nu, do, tute ne utilas konduti tiamaniere," diris al si Alicio tre severe. "Mi ordonas al vi tuj ĉesi la ploron." Ŝi havis la kutimon sin tre bone konsili (sed tre malofte agis laŭ la konsilo!) kaj kelkfoje riproĉis sin tiel forte, ke ŝi efektive devis plori; kaj ŝi unu fojon punfrapis sin sur la vango pro la ofendo ke ŝi trompis sin dum iu vetludo kiun ŝi ludis kontraŭ si mem. (Nia Alicio ja estis neordinara infano kaj tre ŝatis ŝajnigi ke ŝi estas du personoj.) "Sed tiu ŝajnigo ne utilus nun"—ŝi malĝoje ekpensis—"ĉar ja restas da mi apenaŭ sufiĉe por fari eĉ unu respektindan personon!"

Baldaŭ tamen ŝia rigardo falis sur vitran skatoleton, kiu kuŝas sub la tablo: malferminte ĝin, ŝi trovis interne tre malgrandan kukon, sur kiu oni markis (per korintoj) la vortojn: "Manĝu Min."
"Nu," diris Alicio, "mi vin manĝos! Se vi igos min kreski, mi povos atingi la ŝlosilon; kaj, se male okazos, mi povos rampi sub la pordo. Ambaŭokaze mi eniĝos la ĝardenon, kaj se nur okazos tio, ne tre gravas la kielo." Sekve ŝi manĝis peceton de la kuko dirante al si "Laŭ kiu direkto, laŭ kiu do?" kaj tenante la manon sur la verto por palpe sciiĝi ĉu ĝi plialtiĝas aŭ male; kaj tre surprizis ŝin la konstato ke ŝi restas konstante samalta. Kiam oni manĝas kukon, tio ja okazas ordinare, sed Alicio jam tiom alkutimis atendi ke nenio okazos krom la neordinara, ke estis por ŝi tede kaj malinterese kiam okazis nur ordinaraĵoj. Do, por ion okazigi, ŝi laboradis per la dentoj ĝis de la kuko neniom restis.